Cxio ajn kio ni supozas enhavi, 
aux ke ni volas posedi en la Ter’,
pro tio ke ili vere ne pezas, 
simile al sap-vezikoj
tuj ekflugas, tuj disigxas.
Cxio klinigxas al efemer’.
Nenio, neniu, neniaj
ni povas preni el la Ter’. 
Simile al sap-vezikoj
tuj ekflugas, tuj disigxas
cxiaj aferoj en la aer’.
Pli granda alia aer-veziko
estas nia blua sfer’.
Gxi eble rondiras sencele
movita je sencxesaj blovoj 
de ia infana sun-dio
ludante en la vasta eter’...
(El la  libro   "Stato de la spirito", de S. Sersank)
(DIREITOS AUTORAIS REGISTRADOS E  PROTEGIDOS  POR LEI) 
 

 
 
 
Nenhum comentário:
Postar um comentário