Foto by АКО ТЕ ИМА ЛЮБОВ, via Facebook
Sub la
krepuska lumo
Sergio de Sersank
Ĉe la piedoj
de
la poeto
subite
falas
disa
folio.
Lasita al vent’
jen ĝi ruliĝas,
trovas alian.
Ambaŭ,
perditaj,
fuĝas je ĉio.
Dank’ al la vent’,
aliajn alligas.
Ĵus
unuiĝintaj,
tuj apartiĝas,
kaj, ruliĝante,
malaperiĝas.
Tiel, la amoroj
de ni vivitaj:
fragilaj ĉenoj -
disaj folioj
al vent’ lasitaj.
... Sole vojirante,
la poet’ grizhara
nun rememoras,
kun ia dolor’,
de l’ vanaj serĉoj
mortitajn revojn
en sia kor’.
(El libro “Estado de Espírito”)
Tradukis:
Sergio Santos Cunha
................................................................................................................................................................
PARA LER O POEMA EM PORTUGUÊS copie e cole no navegador:
http://sersank.blogspot.com.br/2013/06/crepuscular.html